Villadepera [biljadePEra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sayago en la sudokcidento de la provinco. Villadepera estas tradukebla al Vilaĝo de la pirarbo: pirarbo aperas en la blazono kaj arbonomoj estas oftaj en la areo por loknomoj. Ĝi apartenas al la Natura Parko Arribes del Duero.

Villadepera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49250
Demografio
Loĝantaro 180  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 33′ N, 6° 8′ U (mapo)41.548611111111-6.1333333333333Koordinatoj: 41° 33′ N, 6° 8′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 30,11 km² (3 011 ha) [+]
Villadepera (Provinco Zamoro)
Villadepera (Provinco Zamoro)
DEC
Villadepera
Villadepera
Situo de Villadepera
Villadepera (Hispanio)
Villadepera (Hispanio)
DEC
Villadepera
Villadepera
Situo de Villadepera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villadepera [+]
vdr
Villadepera en la provinco Zamoro.
Ponto de Requejo.
Proksime de la Ponto de Requejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,11 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 189 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Salto de Castro, Pino del Oro, Carbajosa, Villardiegua de la Ribera, Carbajosa, Torregamones, Moralina kaj Salto de Villalcampo.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. En la 1970-aj jaroj (kaj antaŭe) estis minoj de kasiterito. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis; banlokoj, Ponto de Requejo [reKEĥo] kiel unu de la alirejoj al la Natura Parko Arribes del Duero, kverkaroj, specifa faŭno en kiu elstaras nigra cikonio.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti