Villagonzalo Pedernales
Villagonzalo Pedernales [biljagonZAlo pederNAles] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Villagonzalo Pedernales estas etimologie komprenebla kiel Urbo de Gonzalo Silikoj, alude al fondinto Gonzalo Téllez, grafo de Cerezo kaj Lantarón en la 9-a jarcento.
Villagonzalo Pedernales | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipo en Hispanio ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 09195 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 882 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 145 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 18′ N, 3° 44′ U (mapo)42.301388888889-3.7363888888889Koordinatoj: 42° 18′ N, 3° 44′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 900 m [+] | ||||
Areo | 13 km² (1 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 853 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo, kaj reakiris milon da loĝantoj en la 21-a jarcento.
Ĝi distas 8 km de la centro de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Villabilla de Burgos, Burgos, Albillos, Arcos de la Llana kaj Villariezo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Villagonzalo Pedernales formis parton de la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La Grafo de Villariezo nomumis ordinaran urbestron.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Vincento, arkeologiaj kuŝejoj kaj muzeo de bonsajo.