Villaldemiro

Villaldemiro [biljaldeMIro] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudoriento de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villaldemiro eble estas etimologie komprenebla kiel Urbo de Ramiro.

Villaldemiro
Villaldemiro 02 ayuntamiento by-dpc.jpg
Administrado
Poŝtkodo 09227 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 95  (2022) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 3° 59′ U (mapo)42.246944444444-3.9847222222222Koordinatoj: 42° 15′ N, 3° 59′ U (mapo) [+]
Alto 828 m [+]
Areo 13,43 km² (1 343 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villaldemiro
Situo de Villaldemiro

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villaldemiro [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,430 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 99 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
93 97 77 70

Ĝi distas 31 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Los Balbases, Villaquirán de los Infantes, Tamarón, Celada del Camino kaj Pampliega.

HistorioRedakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Santiago. Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti