Villalonso [biljaLONso] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Villalonso estas tradukebla etimologie al Vilaĝo de Alonso.

Villalonso
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49860
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 36′ N, 5° 18′ U (mapo)41.597222222222-5.2977777777778Koordinatoj: 41° 36′ N, 5° 18′ U (mapo) [+]
Alto 722 m [+]
Areo 14,9 km² (1 490 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalonso (Provinco Zamoro)
Villalonso (Provinco Zamoro)
DEC
Villalonso
Villalonso
Situo de Villalonso
Villalonso (Hispanio)
Villalonso (Hispanio)
DEC
Villalonso
Villalonso
Situo de Villalonso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalonso [+]
vdr
Preĝejo.
Enirejo al la kastelo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 47 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 23 km de Toro.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. Estas kastelo, kie oni filmis foje, ekzemple por la filmo Robin and Marian reĝisorita de Richard Lester en 1976 kaj stelulita de Sean Connery kaj Audrey Hepburn.

Vidu ankaŭ redakti