Villalpando [biljalPANdo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Villalpando estas etimologie tradukebla al Vilaĝo de Alpández kiel aludo al iama reloĝanto.

Villalpando
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49630
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 417  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 5° 25′ U (mapo)41.864722222222-5.4130555555556Koordinatoj: 41° 52′ N, 5° 25′ U (mapo) [+]
Alto 687 m [+]
Areo 126,92 km² (12 692 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalpando (Provinco Zamoro)
Villalpando (Provinco Zamoro)
DEC
Villalpando
Villalpando
Situo de Villalpando
Villalpando (Hispanio)
Villalpando (Hispanio)
DEC
Villalpando
Villalpando
Situo de Villalpando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalpando [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Mudeĥara absido de la preĝejo.
Taŭrludado.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 126,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 451 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 600 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 53 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Cerecinos de Campos, Quintanilla del Olmo, Villamayor de Campos, Tapioles, Villárdiga, San Martín de Valderaduey, Quintanilla del Monte, Cotanes del Monte, Cañizo, Belver de los Montes, Villanueva de los Caballeros (Valadolido) kaj San Pedro Latarce (Valadolido).

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la 10-a jarcento. Ĝi apartenis al la Templanoj. En la 13-a jarcento jam en la Regno Kastilio la bazarurbo floris. En la 14-a jarcento la dukoj de Frías konstruis kastelon. En la 16-a jarcento du filoj de la franca reĝo Francisko la 1-a estis en tiu kastelo kiel ostaĝoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti