Villamanín

Villamanín [biljamaNIN] estas municipo en la nordo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de León, en la nordo de la provinco. Estas fervoja stacio de la linio León-Gijón.

Villamanín
Campanario da igrexa. Villamanín de la Tercia León-01.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24680 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 912  (2021) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 56′ N, 5° 39′ U (mapo)42.938333333333-5.6555555555556Koordinatoj: 42° 56′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 1 133 m [+]
Areo 176 km² (17 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villamanín
Situo de Villamanín

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villamanín [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de León centroriente, flave.
Placo.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arbas del Puerto, Barrio de la Tercia, Busdongo, Camplongo de la Tercia, Casares de Arbas, Cubillas de Arbas, Fontún de la Tercia, Golpejar de la Tercia, Millaro de la Tercia, Pendilla de Arbas, Poladura de la Tercia, Rodiezmo de la Tercia, San Martín de la Tercia, Tonín de Arbas, Velilla de la Tercia, Ventosilla de la Tercia, Viadangos de Arbas, Villamanín de la Tercia kaj Villanueva de la Tercia, okupas totalan areon de 176,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 912 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 3 000 loĝantojn el la 1930-aj jaroj pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 47 km de Leono, provinca ĉefurbo, ĉe la elfluejo de la rivero Bernesga. La areo estas montara.

HistorioRedakti

 
Mineralo villamaninito.

Estas restaĵoj de loĝado de antaŭromiaj kaj romiaj epokoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

En 1916 startis minekspluatado ĉe kuŝejo de kupro kaj kobalto, nome Providencia el kiu oni elfosis novan mineralon neniam antaŭe trovata, kiu estis nomita villamaninito, laŭ la loko el kiu oni eksportis la materialon, kvankam la elfosejo estis en Cármenes, kie fakte jam la romianoj elfosis kaj kupron kaj kobalton, kiujn ili traktis en fabriko borde de la nacia ŝoseo 630.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj), krom minado kaj servoj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, skiejo).

BildojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti