Villamedianilla

Villamedianilla [biljamedjaNIlja] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko Odra-Pisuerga. La loknomo Villamedianilla estas etimologie komprenebla kiel Urbeto en la mezo.

Villamedianilla
Iglesia de San Pedro Apóstol, Villamedianilla 02.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34452 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9  (2022) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 4° 9′ U (mapo)42.160555555556-4.1461111111111Koordinatoj: 42° 10′ N, 4° 9′ U (mapo) [+]
Alto 801 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villamedianilla
Situo de Villamedianilla

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villamedianilla [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 6,758 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 10 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 20 el 1991.

Demografia evoluo
1991 1996 2001 2004
29 29 25 24

Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

HistorioRedakti

 
Preĝejo de Sankta Petro.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Villamedianilla formis parton de la partido de Castrojeriz en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.

AktualoRedakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti