Villamoronta [biljamoRONta] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos kaj pli precize al la suda valo (Vega) de la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo Villamoronta estas komprenebla etimologie kiel Vilao de Moronta (alude al iama loĝanto, plej verŝajne el montara Kantabrio, kaj ne al maŭroj: "moro"). Aliaj loĝlokoj en la regiono havas similajn antikvecojn kaj nomojn, ekzemple Villmorón en Burgoso kaj Torremoronta, jam malaperinta, en Palencio.

Villamoronta
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34126
Demografio
Loĝantaro 252  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 24′ N, 4° 42′ U (mapo)42.4025-4.6986111111111Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 42′ U (mapo) [+]
Alto 843 m [+]
Areo 13,29 km² (1 329 ha) [+]
Villamoronta (Provinco Palencio)
Villamoronta (Provinco Palencio)
DEC
Villamoronta
Villamoronta
Situo de Villamoronta
Villamoronta (Hispanio)
Villamoronta (Hispanio)
DEC
Villamoronta
Villamoronta
Situo de Villamoronta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamoronta [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 243 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 51 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a aŭ komence de la 10-a jarcentoj.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovinoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti