Villanueva de Carazo
Villanueva de Carazo [biljaNŬEba dekaRAzo] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda.
Villanueva de Carazo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09611 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 27 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 59′ N, 3° 19′ U (mapo)41.983055555556-3.3244444444444Koordinatoj: 41° 59′ N, 3° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 064 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de Carazo [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 7,383 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 24 loĝantojn. Ĝi perdis 230 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 61 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
La abato Severo kaj lia patrino Paterna donacis al San Sebastián de Silos kaj al ties abato Velasco la monaĥejon de San Bartolomé de Villanueva de Carazo.
Okazis batalo proksime de la loĝloko dum la Unua Karlisma Milito, kun venko de la isabel-anoj.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.