Villanueva del Campo

Villanueva del Campo [biljaNŬEba delKAMpo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Villanueva del Campo estas etimologie tradukebla al Nova Vilaĝo de la Kampo. Ĝi estas integrita en la municiparoj Mancomunidad Tierra de Campos kaj Mancomunidad Intermunicipal del Raso de Villalpando kun aliaj najbaraj municipoj.​ Parto de la municipa teritorio estas ene de la birdoprotektaj areoj ZEPA Penillanuras-Campos Sur kaj Penillanuras-Campos Norte.

Villanueva del Campo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 778  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 5° 24′ U (mapo)41.985555555556-5.4075Koordinatoj: 41° 59′ N, 5° 24′ U (mapo) [+]
Alto 755 m [+]
Areo 40,09 km² (4 009 ha) [+]
Villanueva del Campo (Provinco Zamoro)
Villanueva del Campo (Provinco Zamoro)
DEC
Villanueva del Campo
Villanueva del Campo
Situo de Villanueva del Campo
Villanueva del Campo (Hispanio)
Villanueva del Campo (Hispanio)
DEC
Villanueva del Campo
Villanueva del Campo
Situo de Villanueva del Campo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva del Campo [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Ermitejo de Valdehúnco.
Domo de la Inkviziciisto.
Blazono en la Ermitejo de Kristo.
Blazono en la Ermitejo de Kristo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villanueva del Campo kaj nune senhomaj San Vicente, Golpejones, Valdehúnco kaj Villafrontín, okupas totalan areon de 40,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 810 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 67 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, lime norde kun la provinco Leono kaj oriente kaj okcidente kun la provinco Valadolido.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua senduba mencio estas de la jaro 1234. Ĝi apartenis al diversaj nobeloj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (blazondomoj, vinkeloj, preĝejoj kaj ermitejoj). Iam estis iom da industrio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti