Villar de Corneja [biLJAR dekorNEĥa] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Villar de Corneja estas komprenebla etimologie kiel Vilaĝo de la rivero Corneja, alude al apuda rivero.

Villar de Corneja
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05516
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 37  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 29′ N, 5° 26′ U (mapo)40.475277777778-5.4291666666667Koordinatoj: 40° 29′ N, 5° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 001 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villar de Corneja (Provinco Avilo)
Villar de Corneja (Provinco Avilo)
DEC
Villar de Corneja
Villar de Corneja
Situo de Villar de Corneja
Villar de Corneja (Hispanio)
Villar de Corneja (Hispanio)
DEC
Villar de Corneja
Villar de Corneja
Situo de Villar de Corneja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar de Corneja [+]
vdr
Villar de Corneja en la provinco Avilo.
Hufumejo.
Kruco ĉe la preĝejo.
Ponto super la rivero Corneja el granitaj kahelegoj.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 7 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 37 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 74 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Navamorales, La Horcajada, Santa María del Berrocal kaj Hoyorredondo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo estis konstruita en diversaj epokoj; plej frua mencio estas de 1650 ĉe la mudeĥara kasonaro; la baroka ĉefaltaro estas de 1704 kaj aliaj ankaŭ barokaj altaroj de mezo de la 18-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Vizitindas ponto, muelejoj, hufumejo, brutovojo ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti