Toreno
Toreno [toREno] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan.
Toreno | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24450 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 898 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 28 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 42′ N, 6° 31′ U (mapo)42.700555555556-6.5097222222222Koordinatoj: 42° 42′ N, 6° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 659 m [+] | ||
Areo | 103,53 km² (10 353 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Toreno [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Librán, Matarrosa del Sil, Pardamaza, Pradilla, San Pedro Mallo, Santa Leocadia, Santa Marina del Sil, Tombrio de Abajo, Tombrio de Arriba, Toreno, Valdelaloba kaj Villar de las Traviesas, okupas totalan areon de 103,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 017 loĝantojn kaj malpli ol 2 000 en la municipa ĉefurbo. Ĝi perdis ĉirkaŭ 4 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj pro la dekadenco de la karbominado. Ĝi distas 108 km de Leono, provinca ĉefurbo, kaj 23 km de Ponferrada. Ĝi limas norde kun Vega de Espinareda, sude kun Camponaraya kaj Cacabelos, oriente kun Sancedo kaj okcidente kun Cacabelos.
Estas atestaĵoj de antaŭromia (rokpentraĵoj, kultura kastrumo, ceramiko) kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado rilata al monaĥejoj. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (loka gerilano, provinca stabanarejo unutage). En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Meze de la jarcento okazis industria revolucio rilate al la karbominado kaj oni konstruis fervojon. Poste ĉio tio dekadencis.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj), brutobredado kaj ĉefe karbominado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).