Villariezo [biljaRJEzo] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Villariezo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09195
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 719  (2023) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 16′ N, 3° 44′ U (mapo)42.269444444444-3.7327777777778Koordinatoj: 42° 16′ N, 3° 44′ U (mapo) [+]
Alto 879 m [+]
Areo 10,29 km² (1 029 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villariezo (Provinco Burgoso)
Villariezo (Provinco Burgoso)
DEC
Villariezo
Villariezo
Situo de Villariezo
Villariezo (Hispanio)
Villariezo (Hispanio)
DEC
Villariezo
Villariezo
Situo de Villariezo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villariezo [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Preĝejo de Sankta Petro.
 
Kruco.
 
Urbodomo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,29 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 690 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte duoniĝis el 300 en la komenco de la jarcento, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj preskaŭ kvarobliĝis.

Ĝi distas 11 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Arcos de la Llana, Villagonzalo Pedernales, Burgos, Saldaña de Burgos kaj Sarracín.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Villariezo formis parton de la partido de Burgos en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833, en la Censo de Floridablanca de 1787, kun senjorlanda jurisdikcio de la Grafo de Villariezo, vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, la ponto, la kruco.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti