Villarrubia de Santiago

Villarrubia de Santiago [bijarUbja desantjAgo] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Villarrubia de Santiago
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Mesa de Ocaña
Poŝtkodo 45360
Retpaĝaro [www.villarrubiadesantiago.es]
Politiko
Urbestro José Antonio Guerra Cuesta
Demografio
Loĝantaro 2 827  (2011)
Loĝdenso 18,24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 59′ N, 3° 22′ U (mapo)39.983611111111-3.3686111111111Koordinatoj: 39° 59′ N, 3° 22′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 155 km² (15 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villarrubia de Santiago (Hispanio)
Villarrubia de Santiago (Hispanio)
DEC
Villarrubia de Santiago
Villarrubia de Santiago
Situo de Villarrubia de Santiago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villarrubia de Santiago [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Villarrubia de Santiago en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Villarrubia" povus deveni de "Villarroja". Tiele oni indikas en dokumento de 1576 en kiu oni diras, ke "... créese que se llama Villarrubia porque mucha parte del pueblo y tierra que confinan con él es colorada" (oni supozas, ke ĝi nomiĝas Villarrubia ĉar granda parto de la vilaĝo kaj tereno apuda estas ruĝa).

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Villarrubiero. La censita populacio en 2011 estis de 2.827 loĝantoj kaj la denseco estas de 18,24 loĝ/km².

Situo redakti

Villarrubia de Santiago estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la Provinco Toledo, je altitudo de 750 m; je 65 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 155 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°59′1″ N 3°22′7″ Ok.

Limas kun la urboj Aranjuez en la provinco Madrido kaj Santa Cruz de la Zarza, Villatobas kaj Noblejas de la provinco Toledo.

Historio redakti

La antikvo de ties fondo estas konstatata en la arkeologiaj restoj de tempo prahistoria. Estis loĝata de iberoj, romianoj kaj araboj, sed ties historia gravo venos nur en la Mezepoko.

En la 12-a jarcento estis jam la kastelo Tormón kiu iĝis abandonita dum la regado de Alfonso la 7-a, kaj poste oni konstruos sur la sama loko preĝejo kie la populara tradicio indikis miraklan aperon de Virgulino.

En 1204 dokumento indikas la fondon de la municipo fare de la maestre, superulo de Santiago Don Hernán González de Marañón, kun la foruo de Ocaña al kiu unuiĝis poste la setlejoj ĉirkaŭ Biezma. Dekomence aperis kune la senjorlandoj de Biezma kaj Villarrubia kaj en la 15-a jarcento aperis ankŭ tiu de Villoria. Tiele estis tri senjorlandoj, nome Villarrubia kies reganto estis Johano Borja, Villoria de Hernán Tello de Guzmán kaj Biezma de Petro Padilla.

Post la fondo de Villarrubia, oni senhomigis Biezma kaj Villoria favore de la unua, kvankam ties teritorioj ne estis aliĝitaj ĝis postaj datoj, eble en la 16-a jarcento. En Biezma restis nur la ermitejo en la loko kiun estis okupante la kastelo Tormón. Oni supozas, ke Villoria senhomiĝis pro manko de trinkebla akvo kaj en la 16-a jarcento ankoraŭ estis kelkaj domoj kaj la preĝejo.

En 1645 oni indikism ke la vilaĝo posedas fruktodonan teron, abundon de gregoj, fruktoj kaj ĉaso, de kio oni klarigas la dissvolvigon progresan de la vilaĝo.

Komence de la 18-a jarcento, la alta loko kiun estis okupante la kastelo Tormón estis sufiĉa tialo por ke la trupoj de la Arkiduko (nome 6.000 homoj estre de Gallobay) kiuj intencis konkeri Villarrubia) ne atakis ĝin. Ili supozis fortifikitan lokon kaj maldecidis pri la atako, dum la lokanoj (aŭ la pastroj) atribuis tiun fakton al interveno de la Virgulino.

En 1712, Villarrubia havis 189 familiojn, kaj kreskis la populacio ĝis 521 censataj en 1787, kio estas totalo proksimuma de 2.086 loĝantoj. Post la Hispana Enlanda Milito la populacio falis el pinto de 4,094 al 3,757, tio estas, oni perdis preskaŭ 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: bataloj, politika persekutado, malsato, prizono ktp. Meze de la 20-a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Villarrubia de Santiago ĝis preskaŭ 4,000 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Villarrubia de Santiago kie oni falis al preskaŭ ducentoj sub 3,000.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj redakti

  • Preĝejo.
  • Ermitejo
  • Arkeologia kuŝejo.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti