Villatoro [biljaTOro] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Villatoro estas komprenebla kiel Vilaĝo de taŭro alude al "verracos" de vetonoj trovitaj en la teritorio. Nun estas kelkaj en la placo kaj en la blazono kaj flago.

Villatoro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05560
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 152  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 5° 7′ U (mapo)40.556111111111-5.1111111111111Koordinatoj: 40° 33′ N, 5° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 185 m [+]
Areo 56 km² (5 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villatoro (Provinco Avilo)
Villatoro (Provinco Avilo)
DEC
Villatoro
Villatoro
Situo de Villatoro
Villatoro (Hispanio)
Villatoro (Hispanio)
DEC
Villatoro
Villatoro
Situo de Villatoro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villatoro, Ávila [+]
vdr
Villatoro en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Panoramo kun Montopasejo de Villatoro fone.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 56,02 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 159 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 42 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Villanueva del Campillo, Vadillo de la Sierra, Poveda, Casas del Puerto, Pradosegar, Muñotello, Villafranca de la Sierra (eksklavo), Cepeda la Mora kaj Mengamuñoz. Tra la teritorio fluas la rivero Adaja. La Montopasejo de Villatoro je 1386 m super la marnivelo estas ligilo de la Valo Amblés kun la Valo Corneja (Valdecorneja), laŭ la nacia ŝoseo 110 kiu estas komunikilo de Casas del Puerto kaj Villatoro, kaj jurisdikcia limo intar ambaŭ municipoj; temas pri la natura pasejo inter la masivo de La Serrota kaj la Montaro de Avilo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo estas de la 16-a jarcento; la skulptaĵoj de la baroka retablo estas de la 18-a jarcento. El la kastelo de Villatoro restas nur unu turo, kaj cetere funkcias kiel centro de rura turismo nome Torre del Mayorazgo.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti