Crémenes
Crémenes [KREmenes] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. En ties montara teritorio fluas la rivero Esla.
Crémenes | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24980 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 530 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 54′ N, 5° 9′ U (mapo)42.902777777778-5.1430555555556Koordinatoj: 42° 54′ N, 5° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 003 m [+] | ||
Areo | 153,12 km² (15 312 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Crémenes [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Aleje, Argovejo, Ciguera, Corniero, Crémenes, Lois, Remolina, Salamón, Las Salas (en la foto de la tabelo), Valbuena del Roblo, Valdoré, La Velilla de Valdoré, Verdiago kaj Villayandre, okupas totalan areon de 153,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 522 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 80 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Valbuena del Roblo norde, Las Salas nordoriente, Argovejo oriente, Villayandre sude, Pico Relance okcidente kaj Corniero nordokcidente.
Parto de la municipa teritorio apartenas al la Regiona Parko Picos de Europa.
Historio
redaktiPlej verŝajne estis loĝado en antaŭromia kaj romia epokoj. En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildoj
redakti-
Aleje nokte.
-
Argovejo.
-
Lois.
-
Domego de Lois.
-
Remolina.
-
Las Salas.
-
Preĝejo de Las Salas.