Villerías de Campos

Villerías de Campos [viljeRIas deKAMpos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villerías estas komprenebla etimologie kiel Villa Arias (alude al iama loĝanto).

Villerías de Campos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34305
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 73  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 4° 51′ U (mapo)41.944444444444-4.8555555555556Koordinatoj: 41° 57′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 753 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Villerías de Campos (Provinco Palencio)
Villerías de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Villerías de Campos
Villerías de Campos
Situo de Villerías de Campos
Villerías de Campos (Hispanio)
Villerías de Campos (Hispanio)
DEC
Villerías de Campos
Villerías de Campos
Situo de Villerías de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villerías de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 86 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 360 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 35 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita kiel Villarias en 1181 alude al iama loĝanto: Villa de Arias. Poste venis popola korupto de la loknomo.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, kolombejoj (unu en la foto de la tabelo), vinkeloj ktp. Oni fabrikas fromaĝon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti