Vilmos Aurél Scherffel

Vilmos Aurél Scherffel [vilmoŝ ŝerfel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Scherffel Vilmos Aurél estis hungara apotekisto, muzeestro, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Scherfel. Lia filo estis Aladár Scherffel.

Vilmos Aurél Scherffel [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1835 en Hungara reĝlando en Felka (nun urboparto de Poprad en Slovakio). Li mortis la 23-an de aprilo 1895 en Felka.

Biografio redakti

Vilmos Aurél Scherffel frekventis gimnazion en Rozsnyó, poste li akiris farmacian diplomon en universitato de Vieno en 1855. Hejmenveninta li transprenis la familian apotekon. Inter 1860-1886 li estis luterana presbitero, inter 1868 kaj 1870 li estis urbestro de Felka, krome li estis lerneja inspektoro dum 19 jaroj. Li fondis muzeon en 1882 en Felka, poste li estis ties muzeestro dum 14 jaroj. Li fondis ankaŭ botanikan ĝardenon apud sia domo. En 1891 pro funebro li forvendis sian apotekon kaj li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Analyse der Schmeckser Mineralwassers (1855)
  • A tátrafüredi «Castor» és «Pollŭ» ásványforrások vegytani elemzése (1874; germane 1875)
  • Adalékok a Szepesi-Tátra al-havasi és havasi virányának ismeretéhez (1879, ankaŭ germane)
  • Szepes vármegyében eddig észlelt vadon termő edényes növények (1888)

Fontoj redakti