Palacios de Sanabria
Palacios de Sanabria estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Sanabria, en la plej nordokcidento de la provinco, norde de plej nordorienta Portugalio. Palacios de Sanabria estas etimologie tradukebla al Palacoj de Sanabria.
Palacios de Sanabria | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49322 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 239 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 3′ N, 6° 32′ U (mapo)42.055-6.5269444444444Koordinatoj: 42° 3′ N, 6° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 954 m [+] | ||
Areo | 37,01 km² (3 701 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Palacios de Sanabria [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Otero de Sanabria, Palacios de Sanabria, Remesal kaj Vime de Sanabria, okupas totalan areon de 36,87 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 225 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 108 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Robleda-Cervantes, Rosinos de la Requejada, Asturianos, Puebla de Sanabria kaj Manzanal de Arriba.
Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis: ĉasado, somera feriloko, popola arkitekturo, fungokolektado, piedirado, naturaj lokoj ktp.
Bildaro
redakti-
Urbodomo
-
Sanktejo de la Sankta Kristo de la Pieco
-
Surskribo en la Sanktejo de la Sankta Kristo de la Pieco ("se vi metas almozon, via riĉo milobliĝos").