Vindja Montaro

(Alidirektita el Vindhya-montaro)

Koordinatoj: 24° 37′ N 82° 0′ O / 24.617 °N, 82.000 °O / 24.617; 82.000 (mapo)Koordinatoj: 24° 37′ N 82° 0′ O / 24.617 °N, 82.000 °O / 24.617; 82.000 (mapo)

Vindja Montaro dum musono.

Vindja Montaro estas montaro ĝis 1100 m alta en centra Barato. Ĝi etendiĝas 1000 km de de plej orienta limo de ŝtato Guĝarato ĝis la sudoriento de ŝtato Utar-Pradeŝo. Plejparte ĝi situas en ŝtato Madja-Pradeŝo kaj paralele al la Satpura Montaro (pli sude).

Ĝi estas parto de Dekkana Altebenaĵo. Sude ĝi deklivas al rivero Narmada, la deklino de la norda rando estas malpli kruta. Pluraj alfluantoj de rivero Gango havas sian fonton en Vindhya-Montaro.

Centre en la montaro estas Vindhya-altebenaĵo kun Indaur kaj Bopalo, la du plej grandaj urboj de Madja-Pradeŝo.

Vidu ankaŭ redakti