Viniegra de Abajo [biNIEgra deaBAĥo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla, inter Nova Kamero kaj Sierra de la Demanda, kaj en ties plej suda parto, nome Las 7 Villas.

Viniegra de Abajo
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26329
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 73  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 2° 53′ U (mapo)42.151666666667-2.8880555555556Koordinatoj: 42° 9′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 887 m [+]
Areo 65,68 km² (6 568 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viniegra de Abajo (Provinco Rioĥo)
Viniegra de Abajo (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Viniegra de Abajo
Viniegra de Abajo (Hispanio)
Viniegra de Abajo (Hispanio)
DEC
Situo de Viniegra de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viniegra de Abajo [+]
vdr
La municipa teritorio de Viniegra de Abajo, en la sudokcidento de la regiono.

Geografio

redakti

Ĝi estas je 881 metros de altitudo super la marnivelo, kaj distas 74 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj 50 de Nájera. Tra Viniegra pasas la rivero Urbión, kiu elfluas en montaro Picos de Urbión, ene de la municipa teritorio. La loĝloko estas ĉe la montaro Sierra de la Demanda, kiu havas grandajn arbarojn de fagoj, pinoj kaj kverkoj.

Historio

redakti

La trovoj de tomboj kaj de steleo de visigotoj en la urba kerno mem, sugestas la ekzistadon de visigota setlejo. Laŭ la nomo Viniegra de Yuso, aperis inkludita en la listo de 44 loĝlokoj kiuj formis la Senjorlandon de Kameros, donita en 1366 de Henriko de Tratámara al la kavaliro Juan Ramírez de Arellano, pro lia apogo en la lukto kontraŭ Pedro la 1-a. Ekde tiam ĝi apartenis al la senjorlando de la grafoj de Aguilar kaj Inestrillas, heredintoj de la domajno de Kameros, laŭ aperas konstatita en la Katastro de la Markizo de la Ensenada de 1751.

En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ĝis la nunaj 80.

Aktualo

redakti
  • La ekonomio baziĝas fundamente sur la brutobredado de ŝafoj, kaproj, bovoj kaj ĉevaloj. La historia tradicio de transmigra brutobredado devenas el prospero de la 16-a jarcento.
  • Estas ankaŭ forstado de poploj, pinoj, kverkoj kaj eĉ restaĵoj degraditaj de indiĝena prakverkaro.
  • Estas famaj la trutoj de riveroj Najerilla, Urbión kaj alfluantoj.
  • La ĉasado de aproj kaj kapreoloj, kun la pasejoj de kolomboj, ludas gravan rolon en Viniegra.
  • La agrikulturo temas nur pri fruktoĝardenoj por propra konsumado kultivataj ĉe la loĝloko.

La loĝantaro estas tre maljuna. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj ermitejoj, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ

redakti