Vinkulo (superstreko)

matematika signo

La vinkulo[1] estas tipografia signo, en la formo de superstreko super grupo de skribsignoj. Ĝi estis historie uzita en matematiko por diversaj celoj.

Matematika uzoRedakti

Grupigo de termojRedakti

Historie, la vinkulo estis uzita por grupigi termojn, sed tia uzo estas malofta nuntempe. Nun, oni ordinare uzas krampojn.

 

Unu restaĵo de la eksa uzo de la vinkulo estas la signo de la radiko. Origine, la radikon montris la simpla signo √ (kaligrafia formo de la litero R), kaj oni vinkule markis la esprimon, kies radiko estas konsiderata:

 

En 1637, Kartezio estis la unua matematikisto, kiu moderne kunigis la radiksignon kaj la vinkulon.[2]:208

Nuntempaj uzojRedakti

Nuntempe, la vinkulo estas kelkfoje uzata por diversaj signifoj:

  • En elementa geometrio, se   kaj   estas punktoj, do   signifas rektosegmenton inter la du punktoj.
  • En elementa aritmetiko, en ripeta senfina decimalo, la vinkulo markas la ripetatajn ciferojn:  .
  • En Bulea logiko, la vinkulo kelkfoje signifas negacion.

En komputilojRedakti

En LaTeX, la vinkulo estas montrita per la makroo \overline{…} en matematika reĝimo.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti