Visto

angla kartludo

Visto[1] (angle whist IFA:[ʍɪst]) estas angladevena kartludo. Ĝi estas la antaŭaĵo de la nuntempe pli populara briĝo.

RegulojRedakti

La visto estas kartludo por 4 ludantoj en du teamoj de duopoj; la samteamano nomiĝas partnero (angle partner).

La visto uzas la ordinaran francan kartaron de 52 kartoj, de 13 rangoj (2–10, fanto, damo, reĝo, aso) en 4 emblemoj (trefo, piko, kero, karoo). La aso estas la plej altranga; la duo, la plej malaltranga.

Ĉe la komenco de la ludo, ĉiu ludanto ricevas 13 kartojn. La lasta karto disdonita estas, malsimile al la aliaj, montrataj al ĉiuj ludantoj; ĝia emblemo estas la atuto (angle trump).

PrenojRedakti

La ludo konsistas el 13 prenoj (angle trick). Por ĉiu preno, la unua ludanto povas demeti ajnan karton, kies emblemo estas la ĉefemblemo de la preno. La sekvaj ludantoj devas demeti kartojn de la ĉefemblemo, se oni eblas.

La prenon gajnas tiu, kiu demetis la plej valoran karton. La plej valora karto estas:

  • Se iu demetis atutan karton, la plej altrangan atutan karton
  • Se neniu demetis atutan karton, la plej altrangan ĉefembleman karton.

La venkinto de la preno demetas unue por la sekva preno.

Fino de la ludoRedakti

Post la 13 prenoj, la teamo, kiu venkis pli da prenoj, gajnas.

HistorioRedakti

La visto devenis de Anglio dum la 18-a jarcento. En 1742, la anglo Edmond Hoyle eldonis la libron Mallonga Traktaĵo pri la Ludo Visto (angle A Short Treatise on the Game of Whist),[2] kiu normigis la regulojn de la ludo.

Visto restis populara en Britio dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj. En la 1890-aj jaroj, briĝo, variaĵo de visto, populariĝis kaj rapide plejparte anstataŭigis la originalon por konkursoj. Pliaj variaĵoj estas keroj kaj pikoj.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti