Vitalij Ŝĉigelskij

Ŝĉigelskij Vitalij (ruse Виталий Владимирович Щигельский) estas rusia verkisto, ĵurnalisto, blogisto kaj socia aktivulo. Li loĝas en Sankt-Peterburgo.

Vitalij Ŝĉigelskij
Persona informo
Partio Solidareco vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vdr

Literatura agado redakti

Li estas aŭtoro de kelkaj romanoj (1994-2010) publikigitaj en literaturaj ĵurnaloj. Krome, li estas aŭtoro de multaj artikoloj en rusiaj politikaj amaskomunikiloj.

En 2009 li estiĝis "aŭtoro de la jaro", laŭ literatura portalo "Litsovet".

Politika agado redakti

Dum la lastaj jaroj Ŝĉigelskij estas konata kiel politika opozicia aktivulo. Li estas membro de kelkaj politikaj movadoj en Rusio.

Li aktive partoprenis la movadon "Strategio-31" por defendado de sociaj rajtoj laŭ la artikolo 31 de la Konstitucio de Rusio, kiu regule organizadas mitingojn la 31-an de ĉiu monato. Sian pozicion li esprimis en sia artikolo[1].

Ekde 2011 li faras videoraportojn por populara radiostacio "Eĥo de Moskvo"[2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti