Vitrofibro-fortigita plasto
materialo el plasto kaj vitrofibro
(Alidirektita el Vitrofibrofortikita plasto)
Vitrofibro-fortigita plasto aŭ vitroplasto aŭ vitrorezino estas fibro-plasto-ligo, konsistanta el plasto (ekz. poliestera rezino, epoksida rezino aŭ poliamido) kaj vitrofibro. Ĝi estas la plej ofte uzata longfibro-fortigita plasto. Ĝi estis produktita en la Usono en 1935 kiel senfina vitrofibro, fortiga fibro. La unua aviadilo el vitroplasto estis Phoenix de Akaflieg Stuttgart el la jaro 1957.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cb/Optimisto_sur_lago_D%C3%BCmmer_1.jpg/200px-Optimisto_sur_lago_D%C3%BCmmer_1.jpg)
infana velboato optimisto el vitrofibrofortigita plasto
Multaj velboatoj estas el vitrofibrofortigita plasto, grandaj jaĥtoj sed ankaŭ boatetoj kiel la dekstre bildigita infana velboato optimisto kun esperantistaj velantoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c4/470fns.jpg/300px-470fns.jpg)