Vivanta latino (Latino Viventi) estas planlingvo proponita de Fibula (eble kaŝnomo) el Torino en 1925, bazita sur latina lingvo aŭ pli bone sur Latino sen fleksio. Fibula signifas "buko" en latina lingvo kaj eble estas aludo al fibula praenestina kiun oni kredis esti la plej malnova teksto en latina lingvo ĝis la fino de 20-a jarcento, ironie, oni pruvis ke la fibula estas falsaĵo...

Ĝi ricevis la bibliotekan kodon 417.7 “1925” de Biblioteko Butler.