Kuntrejnado

(Alidirektita el Vivotrejnisto)

Kuntrejnado, por kiu en multaj lingvoj oni uzas la anglismon coaching, estas trejnado aŭ disvolvigo, en kiu persono nomita trejnistokuntrejnisto subtenas lernanton por atingi specifajn personan aŭ profesian celojn. Kuntrejnado foje povas signifi neformalan rilaton inter du personoj, el kiuj unu havas pli da sperto ol la alia kaj havigas konsilon kaj gvidadon, por ke tiu lernu kaj progresu; sed kuntrejnado diferencas de mentoreco je tio, ke ĝi enfokusigas al specifaj taskoj aŭ celoj, male al ĝeneralaj celoj aŭ ĝenerala disvolvigo,[1][2] kaj el ĝenerala instruado je tio, ke ĝi montras pli personan rilaton.

Kuntrejnado povas realiĝi en diversaj fakoj kiaj ĝenerala vivolernado, negocoj kaj laboro, kariero, hejmtaskoj, financoj, sano kaj sporto ekzemple, kaj kontraŭ atentomanka-hiperaktiva perturbo.

Notoj redakti

  1. Renton, Jane. (2009) Coaching and Mentoring: What They Are and How to Make the Most of Them. Nov-Jorko: Bloomberg Press. ISBN 9781576603307.
  2. Chakravarthy, Pradeep. The Difference Between Coaching And Mentoring. Forbes (20a de Decembro 2011). Alirita 4a de Julio 2015.