Vlao

nederlanda produkto farita de freŝa lakto

Vlao (nederlande vla, /vlaː/) estas nederlanda produkto farita el freŝa lakto.

Bovlo kun ĉokolada vlao kaj batita kremo.

La nederlanda vorto "vla" estis unuafoje dokumentita en la 13-a jarcento kaj origine temis pri ajna kustardeca substanco, kiu kovras kukojn aŭ aliajn bakaĵojn.

Tradicie vlao estas farita el ovoj, sukero kaj freŝa lakto, kvankam kelkaj industriaj produkantoj nuntempe uzas maizamelon anstataŭ ovoj. Vlao estas disponebla en multaj malsamaj gustoj. Vanila gusto estas la plej populara. Aliaj gustoj inkluzivas ĉokoladan, karamelan, bananan, oranĝan kaj poman.

Kvankam vlao estas origine tipe nederlanda produkto, ĝi estas intertempe ankaŭ vendata en Valonio kaj Germanio.