Volano (sporto)

ekipaĵo por sporto volanludo

Volano estas plumprovizita pilketo, kiun ludantoj de badmintono interŝanĝas inter si per rakedoj (volanbatiloj). Volanoj ekzistas en diversaj specoj kaj estas dekoj da markoj. Kelkaj volanoj povas atingi rapidecon de 350 km/h. La pezo de volano estas proksimume 5 gramoj. Akireblas du tipoj da volanoj : nilonaj volanoj kaj plumaj volanoj

Volanoj el naturaj plumoj.

Nilonaj volanoj redakti

Nilonaj volanoj (multe) malpli rapide difektiĝas ol plumaj volanoj. Malavantaĝo tamen estas ke ili estas iom malpli preciza (ili ne ĉiam falas sur la sama loko kiam oni uzas la saman forton). La rapideco de nilonaj volanoj ne povas esti adaptita kaj tial ili haveblas en tri rapidecoj:

  • rapida / frida / ruĝa
  • meza / normala / blua
  • lanta / varma/ verda

Plumaj volanoj redakti

Plumaj volanoj konsistas el dekses anseroplumetoj. La plumetoj estas fiksitaj per peco da korko kun diametro de ĉirkaŭ 2,5 - 2,8 cm. La korko estas tegita per eta, maldika peco da ledo. La malavantaĝo de plumaj volanoj estas ke plumeto rapide difektiĝas. Pro difektita plumeto la rapideco de la volano malpliiĝas. La avantaĝo de plumaj volanoj estas ke ili, kiam sendifekta, havas tre precizan trajektorion. Per kurbigado de la plumetoj oni povas reguli la rapidecon. La plej bonaj volanoj estas faritaj el la plumoj de la maldekstra flugilo de ansero.

Eksteraj ligiloj redakti