La volvaĵo Qingming (ĉine: 清明上河圖 / 清明上河图 / pinyine: Qīngmīng Shànghé Tú) estas la plej fama pentraĵo de la ĉina pentristo Zhang Zeduan (1085-1145).

Volvaĵo Qingming
Volvaĵo Qingming
Zhang Zeduan清明上河圖1085-1145
oleo sur kanvaso
24.8 × 528.7 cm
Muzeo de Nacia Palaco
vdr

La pentrita volvaĵo montras la ĉiutagan vivon de la urbo Kaifeng, la ĉefurbo sub la norda dinastio Song en la memortago pri mortintoj Qingming.

La volvaĵo estas 24,8 centimetrojn alta kaj 528,7 centimetrojn longa.

La volvaĵo Qing-Ming de Zhang Zeduan
La volvaĵo Qing-Ming de Zhang Zeduan

Historio redakti

La aparta afero de la volvaĵo Qing-Ming estas, ke ĝi estas unu el la maloftaj pentraĵoj de la frua imperiestra kolektaĵo, kiu troviĝas nuntempe en Ĉinujo. Pu Yi alte taksis tiun bildon kaj kunportis ĝin kiam la japanoj igis lin imperiestro de Manĉuko. Tial ĝi ne troviĝis en la Malpermesita Urbo, kiam la Kuomintango fuĝis al Tajvano kunportanta la artaĵojn de la imperiestra palaco.

En la jaro 1945 Pekino reaĉetis la volvaĵon, kiu ekde tiam troviĝas en la palaca muzeo de Pekino.

Kaifeng estis la ĉefurbo de la norda dinastio Song.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti