Kajfengo
Kajfengo (ĉine, 開封市 / 开封市; pinjine, Kāifēng) estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn.
Kajfengo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 475000 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 824 016 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 773 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 48′ N, 114° 21′ O (mapo)34.795114.345Koordinatoj: 34° 48′ N, 114° 21′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 75 m [+] | ||
Areo | 6240,22 km² ( 624 022 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
GeografioRedakti
Kajfengo etendiĝas en meza parto de la lando sur ebenaĵo en proksimeco de Flava Rivero.
HistorioRedakti
Kajfengo apartenas al la 7 historiaj ĉefurboj de Ĉinio. En -364 oni konstruis kanalon al la Flava Rivero. En la 7-a jarcento la urbo estis grava komerca loko, en la 11-a jarcento ankaŭ industria centro. Oni supozas, ke tiutempe tiu urbo estis la plej granda en la mondo. Kajfengo ankaŭ estas konata pro la plej malnova juda komunumo en Ĉinio.
KlimatoRedakti
Kajfengo troviĝas en subtropika klimato kun influo de musono. Jare pluvas po 637 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas (vintre foje neĝetas), sed de junio ĝis septembro ofte pluvas. Dum tiuj pluvaj monatoj la temperaturo iomete superas 30 °C, vintre iomete frostas.
VidindaĵojRedakti
ĜemelurbojRedakti
FontojRedakti
- Angla Vikipedio