Vorta ŝtuparo (ankaŭ nomata angle Doublets,[1] laddergrams[2]) estas vortludo inventita de Lewis Carroll. Vorta ŝtuparo komenciĝas per du vortoj, kaj por solvi la enigmon, oni devas trovi ĉenon de aliaj vortoj por ligi la du vortojn, en kiu du apudaj vortoj (t.e. vortoj en sinsekvaj paŝoj) diferencas per unu litero.[3]

Historio redakti

Lewis Carroll diris, ke li inventis la ludon en 1877 kaj nomis ĝin "Word-links" (trad. vortligiloj), kaj priskribis ĝin ludo por du ludantoj. Carroll publikigis kolekton da vortaj ŝtuparoj kaj iliaj solvoj, kaj ŝanĝis la nomon al "Doublets" (trad. duopoj).[3]

J. E. Surrick kaj L. M. Conant publikigis libron de tiaj enigmoj en 1927.

Reguloj redakti

Oni donas al ludanto komencan vorton kaj finan vorton. Tiu ludanto celas ŝanĝi la komencan vorton al la fina vorto en serio da paŝoj, kreante ekzistantan vorton por ĉiu paŝo. Ĉiu paŝo konsistas el anstataŭigo de unu litero. Iuj variaĵoj permesas al la ludanto aldoni aŭ forigi literojn, kaj rearanĝi la literojn al alia ordo (anagramo). Ekzemple, la jenaj estas solvoj por la vorta ŝtuparo inter VARMO kaj FRIDA.

 
 VARMO → FARMO → FRAMO → FRATO → FRITO → FRITI → FRIDI → FRIDA 
 
 VARMO → FARMO → FRAMO → FRATO → FRITO → FRISO → FRISA → FRID

Ofte vorta ŝtuparo estas kreita por du vortoj inter kiuj ekzistas ia rilato (sinonimoj, antonimoj, semantike rilataj vortoj...). Tiel Lewis Carroll origine priskribis ĝin.

Provu redakti

Jen iuj facilaj ekzemploj por la leganto:

  • nove → olda (en 6 paŝoj)
  • hida → bona (en 6 paŝoj)

Kvinliteraj vortaj ŝtuparoj redakti

Donald Knuth uzis komputilon por studi vortajn ŝtuparojn por kvinliteraj vortoj. Li kredis ke triliteraj vortaj ŝtuparoj estis tro facilaj, kvankam Lewis Carroll trovis ke ses paŝoj necesis por ke APE evoluu al MAN), kaj ke sesliteraj vortoj estis malpli interesaj ĉar relative malmultaj paroj de sesliteraj vortoj estas ligeblaj en vorta ŝtuparo. Knuth uzis liston de 5757 oftaj anglaj vortoj, sen personaj nomoj. Li konstruis grafon de la eblaj ligoj inter la listitaj vortoj. Knuth trovis ke plejmultaj vortoj ligiĝas al aliaj vortoj, kaj li ankaŭ trovis ke 671 vortoj en la listo ne estas ligeblaj kun iu alia vorto en la listo. Li nomis tiajn vortojn "aloof" (apartaj), ĉar "aloof" mem estas tia vorto.

Referencoj redakti

  1. Augarde, Tony Oxford Guide to Word Games Oxford University Press, 2nd ed. 2003 p.216 (ISBN 0-19-866264-5)
  2. Laddergrams. Laddergrams. Alirita 2016-03-05.
  3. 3,0 3,1 Charles Lutwidge Dodgson. (1879) Doublets, a word-puzzle, by Lewis Carroll. Macmillan and Co.

Eksteraj ligiloj redakti