Donald Knuth

Usona informadikisto

Donald KNUTH (naskiĝis en 1938) estas komputikisto kaj emerita profesoro de universitato Stanford kiu verkis la vaste konatan serion de libroj The Art of Computer Programming ("La arto de komputila programado"). Ĉi tiuj libroj estas bone konata fonto de informoj pri multaj fundamentaj algoritmoj. Li nun verkas la kvaran volumon de la serio.

  • Volumo 1: Fundamentaj Algoritmoj (unua eldono, 1968)
  • Volumo 2: Duonnumeraj Algoritmoj
  • Volumo 3: Ordigo kaj Serĉado
  • Volumo 4: Kombinatoriko (eldonota 2007)
  • Volumo 5: Sintaksaj Algoritmoj (eldonota 2009)
Donald Knuth
Persona informo
Donald Ervin Knuth
Naskiĝo 10-an de januaro 1938 (1938-01-10) (86-jaraĝa)
en Milvokio
Religio luteranismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kalifornia Instituto de Teknologio - matematiko (1960–1963)
Universitato Case Western Reserve - matematiko (–1960)
Milvokia Luterana Liceo (–1956) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo matematikisto
universitata instruisto
inĝeniero
akademiulo
programisto
historiisto pri matematiko
verkisto
komputosciencisto
prestipdezajnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kombinatoriko, komputiko kaj analizo de algoritmoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Stanford vd
Doktoreca konsilisto Marshall Hall vd
Verkado
Verkoj TeX ❦
Metafont ❦
The Art of Computer Programming ❦
Computer Modern ❦
WEB ❦
CWEB ❦
literatura programado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉar li ne ŝatis la prespretigon de la Arto, li kreis la tekstformatan programon TeX, kaj la programon Metafont por krei tiparojn. Uzante TeX, li ankaŭ kreis la ideon de Klera programado (angle: Literate Programming), kiu intermiksas programajn instrukciojn kun la dokumentaro pri la programo. Ĝi estas la funda ideo de Javadoc en Java kaj POD (Plain Ordinary Documentation) en Perl.

En 1974 li gajnis la Premion Turing.

Knuth retpoŝtis dum 1975-1990, sed volonte ne plu havas retadreson.

Vidu Ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti