Vygruppen
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Vy |
Vy, oficiale Vygruppen AS, (antaŭe ĝis la 23-a de Aprilo 2019 Norges Statsbaner, mallonge NSB) estas la ŝtata fervoja societo de Norvegio.
Vy | |
---|---|
![]() | |
Jura formo | Akcia kompanio |
Fondita | 1-an de decembro 1996 |
Sidejo | Oslo, ![]() |
Estr(ar)o | Gro Bakstad |
Dungitoj | 11 484 (2019) |
Agokampo | Fervoja kaj publika transporto |
TTT | https://www.vy.no/ |
La historio de la norvegaj fervojoj estas ne facila. Pro la monteca pejzaĝo de Norvegio estis malfacile konstrui fervojojn; tial Carl Abraham Pihl proponis mallarĝan ŝpuron, poste nomitan laŭ lia inicialoj (CAP). Ekde 1900 Norvegio tamen, eble pro la kutimoj de najbara Svedio, komencis (re)konstrui siajn fervojajn liniojn en norma ŝpuro.
Inter la norvegaj fervojaj linioj aparte admirindas tiu de Oslo al Bergeno, kiu atingas alton de pli ol 1 200 metroj kaj trairas multajn tunelojn.
La plej alta stacio atingebla tra la norvega reto estas Bodø. Tra la sveda reto atingeblas la fererca fervojo, de Narvik al Riksgränsen, Kiruna, Boden kaj Luleå.
La plej nordaj provincoj de Norvegio, Troms kaj Finnmark, ne havas fervojon.