Vytas
vira persona nomo
Vytas [Vitas] estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri unu el du kutimaj mallongigoj de la en Litovio populara nomo Vytautas [1].
Konatuloj kun tiu persona nomo redakti
- Vytas Milius (naskiĝis en 1949), juĝisto, eksa prezidanto de la apelacia juĝejo de Litovio
- Vytas Navickas (naskiĝis en 1952) politikisto, nacia ministro pri ekonomio kaj membro de la nacia litovia parlamento Seimas
- Victor Vytas Palčiauskas (naskiĝis en 1941), litovdevena usona ŝakludisto
Vidu ankaŭ redakti
Notoj redakti
- ↑ Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 381