William Henry Andrews

sudafrika politikisto kaj sindikatisto
(Alidirektita el W.H. Andrews)

William Henry (Bill) ANDREWS (naskiĝis en 1870, mortis en 1950) estis komunisto kaj sindikata aktivulo en Sud-Afriko.

William Henry Andrews
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1870 (1870-03-20)
en Suffolk
Morto 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (79-jaraĝa)
en Sud-Afriko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko
Okupo
Okupo politikisto • sindikatisto
vdr

Li naskiĝis en Anglio sed elmigris al Sud-Afriko en 1893. Li laboris kiel fervoja muntisto kaj en 1909 li fariĝis la unua prezidanto de la Sud-Afrika Laborista Partio. En 1912 li elektiĝis al la Parlamento kaj poste al la Provinca Konsilio. Li batalis por plibonigi la kondiĉojn kaj rajtojn de laboristoj. Li enkondukis la unuan leĝprojekton por doni voĉdonrajtojn al virinoj. Li forlasis la Laborista Partio ĉar li rifuzis subteni la preparojn por milito kaj en 1915 helpis starigi la Internacian Socialistan Ligon, poste konata kiel la Sud-Afrika Komunista Partio. En 1921 li elektiĝis kiel la unua sekretario de la Komunista partio kaj poste fariĝis prezidanto.

Li konstante batalis por la plena partoprenado de afrikanoj en politikaj organizaĵoj kaj por nigraj kaj blankaj laboristoj stari kune kontraŭ la komuna malamiko. Li reprezentis sud-afrikajn laboristojn ĉe multaj internaciaj konferencoj kaj ĉe la 4-a Kongreso de la Komunista Internacio en Moskvo li estis elektita al la komitato. Li restis en Moskvo dum la sekvanta jaro.

En 1924 li elektiĝis kiel la unua ĝenerala sekretario de la Sud-Afrika Sindikat-Kongreso. Dum la 1940-aj jaroj li estis prezidanto de la Komunista partio.