Walter Gale

(Alidirektita el Walter A. GALE)

Walter A. GALE (gejl) estis angla kolonelo kaj esperantisto. Li naskiĝis la 9-an de novembro 1855 kaj mortis la 20-an de decembro 1924. De 1875 ĝis 1911 li servis en la brita armeo, el tio 21 jarojn en Hindujo. Li esperantistiĝis en 1907, kaj multe literature verkis sub la plumnomo Ŭoago. Citinda estas lia Konkordanco al Sentencoj de Salomono kaj manuskripta Konkordanco al Marta (ĉe BEA).