Wareham estas urbo de Anglio ĉe la marbordo de Dorset, apud la haveno de Poole. Laŭ censo de 2001, Wareham havis 5665 loĝantojn.

Wareham
urbetobazarurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo BH20
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 41′ N, 2° 6′ U (mapo)50.685-2.108Koordinatoj: 50° 41′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Wareham (Britio)
Wareham (Britio)
DEC
Wareham
Wareham
Situo de Wareham

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wareham, Dorset [+]
vdr

Estis urbo tie dum la romia epoko, kaj la pli aĝaj stratoj konformas al romia krad-modelo. La nuna urbo estis fondata de la anglosaksoj, kaj ĉirkaŭ Wareham estas grandaj muroj el tero konstruitaj dum la regado de Alfredo la Granda por protekti la urbon kontraŭ la danoj. En Wareham entombiĝis Beorhtric, reĝo de Wessex. Tuj post sia murdiĝo Eduardo la martiro estis entombigata tie antaŭ ol reentombiĝo en la abatejo de Shaftesbury. Ankoraŭ restas anglosaksa preĝejo, St Martin-on-the-Walls, kie estas figuro de T. E. Lawrence kiu ludis gravan rolon dum la ribelo de la araboj kontraŭ la turkoj (1916-1918).

Post la ribelo de Monmouth (1685), Juĝisto Jeffreys estris asizojn ĉe Wareham kaj pendumis ribelintojn de la muroj de la urbo.

En 1762 incendio detruis du trionojn de Wareham. Inter la konstruaĵoj kiu eskapis estas mezepokaj almozdomoj.

La muzeo enhavas ekspozicion pri T. E. Lawrence.