Warner Music
usona muzika eldonejo
(Alidirektita el Warner Bros. Records)
Warner Music aŭ formale Warner Music Group estas usona muzika eldonejo kun ĉefsidejo en Novjorko. Ĝi estas unu el la gravaj kompanioj de muzika eldonado kaj la tria plej granda en la tutmonda muzika industrio, post Universal Music Group (UMG) kaj Sony Music Entertainment (SME). Antaŭe parto de Time Warner (nun WarnerMedia), la firmaaj akcioj estis publike interŝanĝitaj en la Novjorka Borso ĝis majo 2011, kiam la firmao anoncis sian privatigon, kiu estis finita en julio 2011. Kun jara en- kaj elspezaro de pli ol miliardo da usonaj dolaroj, WMG dungas pli ol 3500 homojn kaj komerce agadas en pli ol 50 landoj ĉirkaŭ la mondo.
Warner Music | |
---|---|
![]() | |
Fondita | 6-an de aprilo 1958 |
Artistoj ĝiaj estas ekzemple Alphaville, James Blunt, Jean Michel Jarre, Mike Oldfield, Muse kaj Nena.