Washington Capitals

teamo de glacihokeo; ano de la Nacia Hokea Ligo

La Ĉefurbanoj de Vaŝingtono (angle Washington Capitals) estas profesia glacihokea klubo bazita en Vaŝingtono, DK. Ili estas membroj de la Metropolita Divido de la Orienta Kongreso de la Nacia Hoke-Ligo (angle: National Hockey League). La Ĉefurbanoj estas posedita de Monumental Sports & Entertainment, estrita de Ted Leonsis. De 1974 ĝis 1997, la Ĉefurbanoj ludis siajn hejmajn ludojn ĉe Capital Centre en Landover, Marilando. En 1997, la teamo moviĝis al la areno nun nomita Capital One Arena, sia aktuala hejma areno en Vaŝingtono.

Washington Capitals
emblemo
glacihokea teamo
Komenco 1974
Lando(j) Usono vd
Sidejo Usono
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĉefurbanoj estis fondita en 1974 kiel ekspansia franĉizo, kune kun la Skutoj de Kansasurbo. Ekde la aĉeto de la teamo en 1999, Leonsis revitaligis la franĉizon pere de la elekto de stelaj ludistoj kiel Alexander Ovechkin, Nicklas Backstrom, Mike Green kaj Braden Holtby. La 2009-2010 Ĉefurbanoj gajnis sian unuan Trofeon de Prezidanto (angle: President's Trophy) ĉar estis la teamo kun la plej nombraj poentoj je la fino de la regula sezono. Ili gajnis ĝin denove en 2015-2016, kaj por la tria fojo la sekvantan sezonon en 2016-2017. Krome ili atingis dek-unu dividajn titolojn kaj tri Trofeojn de Prezidanto; la Ĉefurbanoj atingis la ĉampeonecon dufoje (en 1998 kaj 2018), venkis en la Pokalo de Stanley en 2018.

La Ĉefurbanoj retirigis la uzon de kvar numeroj por honori kvar ludistojn. Krome, la teamo tenis asocion kun numeroj de individuoj induktita en la Glacihokean Halon de Famuloj. La Ĉefurbanoj aktuale estas aniĝitaj kun du plej malgrandaj ligaj teamoj, la Ursoj de Hershey (angle: Hershey Bears) de la Usona Hoke-Ligo (angle: American Hockey League), kaj la Stingrays de Suda Karolino (angle: South Carolina Stingrays) de la ECHL.

Eksteraj ligiloj redakti