We're Not Married!

We're Not Married! (Ni ne estas geedziĝintaj) estas usona romantisma komedia filmo de 1952, reĝisorita de Edmund Goulding[1] kaj publikigita de 20th Century Fox.[2]

We're Not Married!
filmo
Originala titolo We're Not Married!
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 11 jul. 1952
Ĝenro romantika komedio, komedio pri ripeta geedziĝo
Kameraado Leo Tover
Reĝisoro(j) Edmund Goulding
Produktisto(j) Nunnally Johnson
Scenaro Nunnally Johnson
Muziko de Cyril J. Mockridge
Rolantoj Ginger Rogers • Victor Moore • Marilyn Monroe • David Wayne • Eve Arden • Paul Douglas • Eddie Bracken • Mitzi Gaynor • Louis Calhern • Zsa Zsa Gábor • Jane Darwell • James Gleason • Paul Stewart • Fred Allen • Lee Marvin • Gloria Talbott • Oothout Zabriskie Whitehead • Harry Harvey
Produktinta firmao 20th Century Studios
IMDb
vdr

La scenaro estis verkita de Nunnally Johnson, dum la historio estis adaptita fare de Dwight Taylor el nepublikigita verko "If I Could Remarry" (Se ni povus regeedziĝi) de Gina Kaus kaj Jay Dratler.[3]

En la filmo stelulis Victor Moore, Ginger Rogers, Fred Allen, Marilyn Monroe, David Wayne, Eve Arden, Paul Douglas, Eddie Bracken kaj Mitzi Gaynor. Aliaj geaktoroj estas Louis Calhern, Zsa Zsa Gábor, James Gleason, Paul Stewart kaj Jane Darwell.

La intrigo temis pri juĝisto kiu geedzigas parojn antaŭ la valideco de sia posteno. Kiam post du jaroj unu el la paroj intencas divorci, ili konstatas, ke reale ili ne estas oficialaj geedzoj. Krome aliaj kvin paroj malsimile reagas kiam venas sama novaĵo, ke ankaŭ ili ne estas oficialaj geedzoj.

Geaktoroj kaj roloj redakti

  • Victor Moore kiel Melvin Bush, juĝisto
  • Ginger Rogers kiel Ramona Gladwyn
  • Fred Allen kiel Steve Gladwyn
  • Marilyn Monroe kiel Annabel Jones Norris
  • David Wayne kiel Jeff Norris
  • Eve Arden kiel Katie Woodruff
  • Paul Douglas kiel Hector Woodruff
  • Eddie Bracken kiel Willie Fisher
  • Helene Stanley kiel Mary
  • Mitzi Gaynor kiel Patricia 'Patsy' Reynolds Fisher
  • Louis Calhern kiel Freddie Melrose
  • Zsa Zsa Gabor kiel Eve Melrose
  • James Gleason kiel Duffy
  • Paul Stewart kiel Advokato Stone
  • Jane Darwell kiel Mrs. Bush
  • Lee Marvin kiel Pinky
  • Gloria Talbott kiel Junulino en sonĝa sceno
  • Richard Buckley kiel radioproduktoro Mr. H.D. Graves

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti