Weltdeutsch

"Monda germana", kelkaj ideoj kaj proponoj por help-planlingvoj bazita sur la germana lingvo, kun la samaj nomoj

Weltdeutsch (Monda germana lingvo) estas nomo de kelkaj projektoj de planlingvo:

  • Weltdeutsch de Dr. L, prezentita en la libro Pasilogie oder die Weltsprache, presita en Breslaŭ 1853[1] (vidu ankau pasilalio kaj pasigrafio). Esperanto: Language, Literature, and Community de 1993 mencias Weltdeutsch de 1853, kaj nomas la aŭtoron[2] "Dr. Lichtenstein" – se tio ĝustas, eblas ke la sama aŭtoro verkis la libron Collection of 13 items dealing with universal languages de 1859 (kiu ankaŭ parolas pri "nia Weltdeutsch").[3]
  • Weltdeutsch, ideo kaj eta malneto de la balta-germana nobelpremianto Wilhelm Ostwald (1915)
  • Weltdeutsch de Adalbert Baumann, projekto kiu atingis iom da konateco (1915)

Referencoj redakti

  1. Litteraturblad för allmän medborgerlig bildning (sveda, 1855), p. 236. Ŝajne la sama libro, sed erare nomas la libron Pasilalie.
  2. Esperanto: Language, Litterature, and Community (angla, 1993), p. 10.
  3. Collection of 13 items dealing with universal languages (angla, 1859)