Werder Bremen

sporta kaj aparte futbala klubo en Germanio

La klubo SV Werder Bremen estas sporta klubo en la havenurbo Bremeno en la nordo de Germanio. Ĝi havas 40 400 membrojn. La klubo aparte konatas pro sia profesia futbala teamo, kiu ekde la komenco de la 1980-aj jaroj estas inter la plej sukcesaj teamoj en la unua germania ligo de futbalo: ĝi interalie gajnis kvarfoje la germanian ĉampionadon kaj sesfoje la nacian pokalon DFB-Pokal. Krome internacie ekzemple atingitis Eŭropa pokalo de pokalvenkintoj en 1992. En la "eterna tabelo" de la nacia ligo Bundesliga la bremena teamo laŭ la stato de somero 2012 havas la duan pozicion post tio de la klubo Bayern München.

SV Werder Bremen
futbala klubo
Kluba nomo  Sport-Verein Werder von 1899
Fondita  la 4-an de februaro 1899
Stadiono  Weserstadion en Bremeno
Kapacito  43 789
Prezidanto  Hubertus Hess-Grunewald (ekde novembro 2014)
Trejnisto  Ole Werner (ekde novembro 2021)
Ligo  dua germania ligo de futbalo - 2. Bundesliga
2021/22  2-a pozicio
Oficiala retejo  www.werder.de
Hejme
Ekstere
vdr

Fondita la 4-an de februaro 1899 je la nomo Fußballverein Werder von 1899, fare de grupo da 16-jaruloj, la klubo nun krom sekcion pri futbalo havas pliajn sekciojn pri manpilko, atletiko, tabloteniso, gimnastiko kaj ŝako.

klubaj subtenantoj en 2006


Eksteraj ligiloj redakti