Whakatane
Whakatane estas urbo kun ĉ. 18 000 loĝantoj en la regiono Golfo de Abundeco en Nov-Zelando. En la Whakatane-distrikto loĝas pliaj 15 000 homoj, per tio Whakatane havas 33 000 loĝantojn.
Whakatane | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3120 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 850 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 58′ S, 176° 59′ O (mapo)-37.964176.984Koordinatoj: 37° 58′ S, 176° 59′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 4441 km² ( 444 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+12:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Whakatāne [+] | |||
Historio
redaktiLa Maoria-setlejo en tiu areo datas el ĉ. 1200. Laŭ Maorio-rakontoj Toi te Huatahi, ankaŭ nomata Toi Kairakau, surteriĝis apud Whakatane, ĉirkaŭ 1150, por serĉi sian nepon Whatonga. Li ne trovis Whatonga-n kaj decidis konstrui pa-on (vilaĝon) je la plej alta pinto.
La regiono ĉirkaŭ Whakatane estis grava dum la Maorimilitoj meze en la 19-a jarcento.
Industrio kaj turismo
redaktiLa plej gravaj industrioj de la urbo estas: arbarkulturo, laktoproduktado, hortikulturo, fiŝkaptado, turismo kaj industrio mem. Whakatane estas la alirejo al la Blanka Insulo (Whakaari), la plej aktiva vulkano de Nov-Zelando, situas 48 kilometrojn norde de Whakatane. Aliaj popularaj turismaj altiraĵoj estas: naĝado kun delfenoj, rigardi balenojn, ondorajdado, ĉasado kaj marŝado.