Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Whiskey Creek estas la titolo de serio de amromanoj de la usona verkisto Brenda Novak verkitaj inter 2012 kaj 2016, kaj la nomo de fikcia kalifornia urbeto kie ĝiaj rolantoj vivas.

Loko redakti

Whiskey Creek estas urbeto en la tiel nomata Or-Lando (Gold Country) en norda Kalifornio, apud la montaro Sierra Nevada.

Rolantoj redakti

La serio havas ampleksan rolantaron, kun malsamaj ĉefrolantoj en ĉiu romano. Kelkaj el la plej gravaj estas:[1]

  • La fratoj Amos, kvin batalemaj sed bonkoraj junuloj kiuj kunlaboras en sia aŭtogaraĝo.
  • Cheyenne Christensen, kunposedanto de restoracio kaj amkunulino de Dylan Amos.
  • Presley Christensen, amkunulino de Aaron Amos, kiu forlasis Whiskey Creek kaj revenis.
  • Sophia DeBussi, kiu rekuniĝas kun sia malnova amato, kiun ŝi forlasis por negocisto, kiu poste montriĝis fraŭda.
  • Noah Rackham, profesia biciklisto kaj biciklogaraĝisto.

Pritaksoj redakti

La serio Whiskey Creek ricevis konsekvence bonajn recenzojn. Kristin Ramsdell en Library Journal laŭdis ĝian "realeca[n], malglata[n], Or-Landa[n] gloro[n]"[2] kaj John Charles en Booklist ĝiajn "potenca[j]n emocia[j]n bato[j]n".[3]

Kiam falas neĝo gajnis la premion Recenzista Elekto (kategorio Nuntempa Amliteraturo) de Romantic Times en 2012, kaj Ĉi tiu koro mia gajnis la saman premion en 2015.

Romanoj redakti

  • Kiam frapas fulmo (When Lightning Strikes, 2012)
  • Kiam falas neĝo (When Snow Falls, 2012)
  • Kiam venas somero (When Summer Comes, 2013)
  • Hejmen al Whiskey Creek (Home to Whiskey Creek, 2013)
  • Hejmen venigu min por Kristnasko (Take Me Home for Christmas, 2013)
  • Hejmen venu al mi (Come Home to Me, 2014)
  • La koro de Kristnasko (The Heart of Christmas, 2014)
  • Ĉi tiu koro mia (This Heart of Mine, 2015)
  • Vintra geedziĝo (A Winter Wedding, 2015)
  • Eltrovi vin (Discovering You, 2016)

Referencoj redakti

  1. "Whiskey Creek Cast of Characters". [1]
  2. Ramsdell, Kristin. 2014. Recenzo de Come Home to Me. Library Journal 139(7).
  3. Charles, John. 2016 (15-a de majo). Recenzo de Discovering You. Booklist. 29.