Wi-Fi Protected Setup

Wi-Fi Protected Setup (WPS) estas sendrata normo de loka reto celata al la sekura agordo de ekipaĵo konektita al Wi-Fi-retkaptejo. Dezajnita de Wi-Fi Alliance, ĝi estis lanĉita komence de 2007.

La WPS-butono (meze, blua) sur sendrata enkursigilo

La celo de la WPS-protokolo estas simpligi la agordan fazon de sendrata reto-sekureco.[1] Ĝi ebligas al homoj kun malmulte da scioj pri sekureco agordi WPA-aliron (Wi-Fi Protected Access), subtenatan de Wi-Fi-aparatoj.

Ĉi tiu normo emfazas uzeblecon. La koncepto estas dividita en kvar manieroj establi hejman reton. La uzanto deziranta aldoni aparaton al la reto povas uzi unu el la kvar metodoj:

  1. PIN-metodo (Personal Identification Number), numero legenda sur etikedo (aŭ ekrano) de la nova aparato, kaj raportota al la "reprezentanto" de la reto (la alirpunkto aŭ la registristo);
  2. PBC-metodo (Push Button Configuration), kie la uzanto premas butonon (fizikan aŭ virtualan), kaj sur la alirpunkto kaj sur la nova aparato;
  3. NFC-metodo (Near Field Communication), kie la uzanto alproksimigas la novan aparaton al la alirpunkto por establi proksiman kampan komunikadon inter ili;
  4. USB-metodo (Universal Serial Bus, kiel D-link faras por la plej multaj USB-poŝmemoriloj Wi-Fi), kie la uzanto uzas USB-poŝmemorilon por transdoni datumojn inter la nova aparato kaj la alirpunkto.

Nur la tri unuaj metodoj (PIN/PBC/NFC) akiris atestilon Wi-Fi Protected Setup Certification.[2]

Grava vundebleco de la PIN-metodo estis montrita la 26-an de decembro 2011 fare de Stefan Viehböck.[3],[4] Kvankam la publikaĵo elmontranta la vundeblecon ne enhavis fontkodon, ĝi ebligis al aliaj programistoj skribi kaj publikigi realigon de la atako.[5] Hodiaŭ, estas forte rekomendite ne uzi ĉi tiun protokolon.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wi-Fi Protected Setup en la franca Vikipedio.