Wii Sports Resort (Wii スポーツ リゾート Wī Supōtsu Rizōto?) estas sporta videoludo por la videoludilo Wii. Ĝi sekvas la ludon Wii Sports. Ĝi estas unu el la unuaj ludoj, kiuj postulas la uzon de Wii MotionPlus, kaj pro tio, ĝi estis vendita kun la ludo.[1] Nintendo unue anoncis Wii Sports Resort en E3 2008[1] kaj aperis en Japanujo la 25-an de junio 2009, kaj en preskaŭ ĉiuj aliaj regionoj la sekvan monaton. Kvankam la ludo estis unue vendata sole, ĝi estis poste ligita al la nove vendataj videoludiloj Wii kun Wii Sports.[2]

Wii Sports Resort

Disvolvo Nintendo Entertainment Analysis & Development
Eldoninto Nintendo
Distribuo Nintendo eShop
Direktoro Takayuki Shimamura
Produktoro Katsuya Eguchi
Serio Wii
Antaŭita de Wii Sports
Platformo Wii
Ĝenro sporta videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo Wii Remote
PEGI-klasifiko PEGI 7
ESRB-klasifiko Everyone (Ĉiuj)
vdr

Wii Sports Resort arigas dek du sportojn, inter kiuj estas kelkaj sportoj de Wii Sports plibonigitaj, kaj multaj novaj sportoj. Kiel Wii Sports, ludantoj devas imiti la agojn de realvivaj sportoj, kaj tiuj movoj estas senditaj al la videoludilo per la regiloj Wii Remote kaj Nunchuck. Per la Wii MotionPlus, la movoj estas nun pli precize rekreitaj en la ekrano, kaj tio helpas doni konvinkan impreson de sportumado.

Recenzistoj alte taksis la ludon. La averaĝa poentaro estis 82.94% en GameRankings[3] kaj 80% en Metacritic.[4] En la 31-an de marto 2017, la ludo estis la tria plej vendita de la Wii, post Wii Sports kaj Mario Kart Wii, pro 33,04 milionoj da kopioj venditaj tutmonde.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 . E3 2008: Wii Sports Gets a Sequel. IGN (2008-7-15). Alirita 2008-7-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-18. Alirita 2017-05-03.
  2. Console at Nintendo :: Wii. Nintendo. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-14. Alirita 2021-12-26.
  3. Wii Sports Resort for Wii. GameRankings. Alirita 2009-07-23.
  4. Wii Sports Resort reviews. Metacritic. Alirita 2009-07-23.[rompita ligilo]
  5. Top Selling Software Sales Units - Wii Software. Nintendo (2016-03-31). Alirita 2016-04-27.