Wikitongues
Wikitongues (vikilingvoj) estas ne-profitcela organizaĵo registrita en Nov-Jorko, Usono. kiu celas dokumenti la lingvojn de la mondo[1]. La jutuba kanalo de Wikitongues disponigas centojn da filmetoj en kiuj iu parolas dum kelkaj minutoj en sia lingvo kaj pri la rilato kiun li/ŝi havas kun tiu lingvo. Tiel ankaŭ faris la denaska esperantistino Stella[2][3]. Ĝi estis fondita de Frederico Andrade, Daniel Bogre Udell kaj Lindie Botes en 2014[4][5]. En 2016 ĉirkaŭ 330 filmetoj en pli ol 200 lingvoj jam estas registritaj[6]. Ĝis 2018 ili jam registris pli ol 350 lingvojn, aŭ 5% de lingvoj tra la mondo[7].
Wikitongues | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo Vikimedia Uzanto-Grupo (2018–) | ||
Komenco | 2014 vd | |
Sidejo | Nov-Jorkio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Poly
redaktiPoly estas malfermitkoda programaro konstruita por kundividi, lerni[8] kaj dokumenti lingvojn.[9]
Permesiloj
redaktiĈiuj filmetoj estas liberigitaj sub la permesilo CC-de-NC 4.0. Antaŭ nelonge alia licenco, sub CC-de-SA 4.0, ankaŭ estis enkondukita.[10]
Referencoj
redakti- ↑ Judith Duffy, Dinnae haud yer wheesht ... team collating all languages on planet lands in Scotland, Herald Scotland, la 28-a de junio 2014.
- ↑ (eo) Native Esperanto speaker - denaska Esperanto-parolantino Stella, Wikitongues, kanalo ĉe YouTube. 2020
- ↑ (eo) Stela Besenyei-Merger, Vizaĝlibro, Heroldo de Esperanto, paĝo 3, n-ro 2314, novembro 2020.
- ↑ angle Wikitongues Press Release Arkivigite je 2016-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ angle Wikitongues: Biografio
- ↑ angle Hello from Wikitongues, la 4-an de novembro 2016.
- ↑ (en) Nina Strochlic, "The Race to Save the World's Disappearing Languages", National Geographic, la 16 de aprilo 2018.
- ↑ angle Share and learn every language in the world (kundividu kaj lernu ĉiun lingvon de la mondo), Kickstarter.
- ↑ angle This nonprofit wants to build a tool to share and document all the world’s languages (la neprofitcela medio deziras konstrui helpilon por kundividi kaj dokumenti la lingvojn de la mondo), la 23-an de februaro 2016.
- ↑ Wikitongues Wikitongues Licensing. Eld. Wikitongues. Arkivita el la originalo je 2017-08-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-21. Alirita 2021-08-23.