Wil (elektodistrikto)
publikigita versio estis patrolita je 5 jun. 2014. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 5 jun. 2014.
La Elektodistrikto Wil estas administra unuo de la Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi estis fondita post la akcepto de la nova kantona konstitucio en la 10-an de junio 2001.
Elektodistrikto Wil | |
---|---|
![]() Turo de Wil (sur unu el la ŝtupoj de la turo estas gravurita la nomo de Esperanto-Klubo Wil, kiu subtenis la konstruon de la turo finance | |
Kantono | Sankt-Galo |
Ĉefloko | Wil |
Koordinatoj | 47° 28′ N 9° 3′ O / 47.467 °N, 9.050 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ N 9° 3′ O / 47.467 °N, 9.050 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 70821 (2009-12-31) |
Areo | 145,29 km² |
Loĝantardenseco | 487,5 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1728 |
GeografioRedakti
La elektodistrikto Wil konsistas el la du iamaj distriktoj Wil kaj Suba Togenburgo sen la komunumoj Ganterschwil kaj Mogelsberg, kiuj hodiaŭ apartenas al la elektodistrikto Togenburgo.
La elektodistrikto Wil kovras areon de 145.29 km² kaj havis 69006 loĝantojn la 31-an de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 70821 ĝis la 31-a de decembro 2009.
TrafikoRedakti
De oriento al okcidento tra la distrikto Wil pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj la grava fervojlinio de Sankt-Galo al Zuriko. De nordo al sudo pasas fervojlinio de Konstanco al Nesslau. Ekzistis iam planoj, ke la fervojo de Nesslau trans Wildhaus-Pasejo konektu Konstancon kun Koiro kaj eĉ trans Splugo kun Italio. Tiuj planoj tamen neniam realiĝis.
Komunumoj de la elektodistrikto WilRedakti
Al la elektodistrikto Wil apartenas la sekvantaj 10 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Wil estas la plej granda (stato 2013):
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Degersheim | 3905 | 14.48 | 3401 | |
Flawil | 9876 | 11.51 | 3402 | |
Jonschwil | 3452 | 10.99 | 3405 | |
Niederbüren | 1416 | 15.92 | 3422 | |
Niederhelfenschwil | 2840 | 16.34 | 3423 | |
Oberbüren | 4127} | 17.71 | 3424 | |
Oberuzwil | 5795 | 14.11 | 3407 | |
Uzwil | 12538 | 14.49 | 3408 | |
Wil | 22823 | 20.78 | 3425 | |
Zuzwil | 4599 | 8.96 | 3426 | |
Totale | 11 | 70821 | 145,29 | 1728 |
Iamaj komunumoj de la elektodistrikto WilRedakti
Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iama komunumo Bronschhofen estis integrita al la urbo Wil.
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bronschhofen (nun apartenas al Wil) | 4539 | 13.16 | 3421 |