Uzwil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Uzwil (stacidomo).
Uzwil
Blazono de Uzwil
Blazono de Uzwil
Blazono de Uzwil
Panoramo de Uzwil kaj Oberuzwil
Panoramo de Uzwil kaj Oberuzwil
Panoramo de Uzwil kaj Oberuzwil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Wil
Koordinatoj  47° 27′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.00000 °O / 47.45000; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.00000 °O / 47.45000; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12323
Areo 14,49 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 9240
Komunumkodo 3408
Mapo de Uzwil
Mapo de Uzwil
Mapo de Uzwil
vdr

Pri la komunumo redakti

Uzwil estas urbo en la elektodistrikto Wil, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 12323 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.

Geografio redakti

Kvankam Uzwil apartenas hodiaŭ al la elektodistrikto Wil, oni alkalkulas la komunumon al la suba Togenburgo, kaj antaŭ la novordo de la distriktoj, ĝi estis parto de la distrikto Suba Togenburgo. Uzwil estas fakte la plej granda Togenburga komunumo.

Municipoj de Uzwil redakti

La urbo konsistas el la municipoj: Niederuzwil (5559 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Uzwil (4454 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Henaŭ (1378 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Algetshausen (585 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Niederstetten (142 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006), Oberstetten (106 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006) kaj Stolzenberg (57 loĝantoj je la 31-a de decembro 2006).

Trafiko redakti

Uzwil situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Zuriko kaj dividas sian stacidomon, kie haltas ankaŭ interurbaj rapidtrajnoj, kun la najbara komunumo Oberuzwil. La urbo disponas ankaŭ pri propra alveturejo al la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo al Zuriko.

Historio redakti

Sur la teritorio de la urbo estis trovitaj alemanaj tombrestaĵoj el la 3-a jarcento, kiu atestas pri jam pli malnovaj setlejoj.

Unua skriba mencio de la municipo Henaŭ kiel Villa Aninauva datiĝas el la jaro 754 en la tiel nomita Dokumento de Henaŭ, en kiu estis menciitaj ankaŭ aliaj lokoj en la regiono por la unua fojo, inter ili Wil SG, Rickenbach TG, Züberwangen, WeierenDussnang. Temis pri dokumento, per kiu iu Rotphald heredigis sian posedaĵon al la Monaĥejo Sankt-Galo por certigi al sia animo lokon en la ĉielo.

La nomo Uzwil aperis en la jaro 819 unuan fojon en dokumento kiel Uzzinwilare.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti